Super Oferta

Ceny i Rezerwacja

Sprawdź Termin ›
pl de en
YouTube Facebook

Esperanto

 

 Pri ni

Bonvenon  sur la paĝoj de Hotelo de Esperanto Medical&SPA, sur kiuj oni povas trovi la informojn pri nia objekto kaj pri la Klodzko - Regiono.

Hotelo de Esperanto ofertas 38 elegantajn funkciigajn ĉambrojn, restoracion "Chopin" ornamitan per la esceptaj artaj verkoj de Hanna Bakuła, kafejon Caffe Moda kaj  bufedon kun la somera teraso kaj la Centron Medical & SPA kun la tegmentita naĝejo, jacuzzi kaj kun saŭnoj.

Sur la teritorio de la Objekto funkcias senkabla Interreto W-iFi.

Por gastoj funkcias senpaga aŭtoparkejo.

 

La ĉambroj estas ekipitaj oportune kaj unuaklase kaj alta standardo estas la fundamenta devizo en nia Hotelo.

   

Hotelo de Esperanto Medical & SPA estas la objekto kun sia historio, iam ĝi gastis la Kreinton de la lingvo Esperanto Doktoron Ludovikon Lazaron Zamenhof. Post la jaro 1945 ĝi apartenis al Fonduso de Laborista Feriado ( FWP ) kun la tiama nomo Piastów Gród II ( piastuf grut II ). Nun ĝi estis tute modernigita kaj plukonstruita.

Ĉambroj

La domo disponas per ampleksaj, komforte ekipitaj ĉambroj, inter kiuj: 9 ĉambroj - unupersonaj, 20 ĉambroj - dupersonaj kaj en  ĉi nombro la ĉambro por handikapul(in)oj kaj ĉambroj - familiaj. En la hotelo estas ankaŭ 3 ampleksaj apartamentoj laŭ la tipo STUDIO.

En la banejoj kaj duŝoj Vi trovos spegulojn kaj hasekigilojn. En la tuta hotelo estas alirebla Interreto WiFi.

La prezo de tranokto enhavas matenmanĝon laŭ la maniero de sveda bufedo.

La restado en la hotelo de kvarpiedaj amikoj estas ebla  - nur laŭ la interkonsento kun gvidantoj de la hotelo.

En la teritorio de la hotelo entute estas la zono de absoluta MALPERMESO FUMI CIGAREDOJN !

La hotela diurno kommenciĝas je la 14.00 kaj finiĝas je la 11-a ĥoro sekvontan tagon!

Infanoj ĝis la 4-a vivjaro povas dormi kun siaj gepatroj kaj ilia restado estas tiam senpaga.

Ĉambro dupersona - ekde 279 PLN;
Ĉambro tripersona  ( 2 + 1 ) - ekde 299 PLN;

STUDIO  - tripersona ( 2 + 1 ) - ekde 359 PLN;
STUDIO -  kvarpersona ( 2 + 2 ) - ede 379 PLN

 

 

48. Internacia Esperantista-Feriado

 

02 -09.09. 2015

 

en Duszniki Zdrój, Pollando

 


 

Duszniki Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj 1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Ĝi troviĝas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj.

 

Apud la ŝtono, kiu rememorigas la kreinton de Esperanto troviĝas luksa tristela Hotelo de Esperanto, kies posedanto volas promocii internacian lingvon kaj akceptos esperantistojn kontraŭ grave rabatitaj prezoj.

 

La hotelo ofertas 38 elegantajn kaj funkciajn ĉ‰ambrojn, restoracion „Chopin” ornamitan per eksterordinaraj artaĵoj de Hanna Bakuła, kafejon „Caffe Moda” kun bufedejo kaj somera teraso kaj ankaŭ Centron Medical&SPA kun kovrita naĝejo, kirlobano kaj saŭnoj.

 

Fotojn kaj pli da informojn Vi trovos sur la paĝo: http://www.deesperanto.pl

 

Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.

 

La feriado okazos en la tagoj 02-09.09.2015 kaj kiel kutime havos riĉan - lernigan, kulturan kaj turisman - programojn.

 

La pli precizaj informoj kaj aliĝilo aperos baldau sur la paĝo de Silezia Esperanto Asocio: eo.wroclaw.pl

 

Por personoj, kiuj eble ne povos loĝi (pro finansaj kialoj) en hotelo Esperanto organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en agrabla apuda hoteleto.

 

Pri Duszniki kaj Zamenhof Vi povas legi sur la paĝoj:

http://europonto.eu/partnerurboj/pl/dls/duszniki_zdroj_dls.htm

http://europonto.eu/partnerurboj/pl/dls/duszniki_zdroj_2.htm

http://esperanto.wroclaw.pl/alvoko/Duszniki.htm


 

MyBenefit Gryglówka EHoliday